Pokaż uproszczony rekord

dc.contributor.authorGrzybowski, Przemysław Paweł
dc.date.accessioned2016-02-15T10:03:54Z
dc.date.available2016-02-15T10:03:54Z
dc.date.issued2004
dc.identifier.citationP.P.Grzybowski: Rivail kaj edukado. Pedagogiaj ideoj kaj aktivado de la kodiginto de spiritismo. Editora Comenius, Bragança Paulista 2004.en_US
dc.identifier.isbn978-85-98472-05-0
dc.identifier.urihttp://repozytorium.ukw.edu.pl/handle/item/3130
dc.descriptionLa libro „Rivail kaj Edukado: pedagogiaj ideoj kaj aktivado de la sistemiginto de Spiritismo” de Przemysław Grzybowski prezentas al ni dimension ankoraŭ tre fora de la publiko, konanta Hippolyte Léon Denizard Rivail (Allan Kardec) nur pere de liaj verkoj celantaj la sistemigon de la Spiritisma Doktrino. La verko komence lokas Rivail kuntekste de la eduk-soci-medio liaepoka, ne limigante sin al nura priskribo pri datoj kaj okazintaĵoj; la rigardo de la aŭtoro malkovras al ni la pedagogon Rivail travivanta la diskutadon de lia epoko, elstarigante kiom granda estis lia zorgemo rilate al la tiama socio kaj al la edukiĝo de la tiama homo. Travidiĝas la iluminisma idearo en multaj el liaj argumentoj, kaj per lia klarvida rigardo oni konstatas la tiuepokajn malkoheraĵojn, pro kiuj Rivail elpensis kaj prezentis tre bone fundamentitajn reformproponojn. La aŭtoro prezentas al ni Rivail kiel entrepreneman homon, kiu batalas por efektivigo de siaj ideoj, de tio, kion li kredas, eĉ se por tio necesis rezigni pri dungiteco siafake pro ne konsento kun la defalo de la tiama franca eduksistemo. Malgraŭ la tumultoj de tiu jarcento, Rivail fariĝis digna disĉiplo de la Majstro Pestalozzi, el kiu li ĉerpis profundan komprenon pri la psikologiaj bezonoj de infanoj, malgraŭ la nesufiĉaj tiamaj konoj pri tiu temo. La aŭtoro al ni montras, kiom signifa estas la rolo de Pestalozzi en la vivo de Rivail, kaj klarigas, kiel la ĝermoj de tiu kunvivado en Yverdon disfloriĝis en multaj el liaj pedagogiaj ideoj. Ideoj, kies konkretiĝo okazos estontece, agorde kun tiuj, kiuj venos al kompreno de infaneco kiel singulara kaj grava momento en la formiĝo de la homa estulo. Kadre de tio, la aŭtoro prezentas al ni homon kiu antaŭas sian tempon, kiam Rivail pritraktas la influon de medio en la formado de la kono de infano; kiam li atentigas al tio, ke la interŝanĝo kun medio konstruigas al infano mensajn strukturaĵojn kaj akirigas al ĝi manierojn tiujn funkciigi; la elstaran rolon de la familio en la formiĝo de la homa karaktero, elmontrante malsaĝecon de punoj; gravecon de interrilato de instrufakoj; urĝecon de formado de instruistoj konsciaj pri la grandeco de iliaj taskoj, interalie. La libro enhavas signifajn kontribuojn por ĉiuj, kiuj studas la historion de la pedagogiaj ideoj, kaj elvokas la gravecon de tiu ideoriĉa momento de la homa pensado. La legonto trovos valorajn informojn, ne nur por koni Rivail, sed ankaŭ por iom pli profunde kompreni tiujn lum-jarojn. David Bianchini (el la „Antaŭparolo...”)en_US
dc.description.abstractKia estis A.Kardec - aǔ pli ĝuste Hippolyte Léon Denizard Rivail, ĉar tiam li portis publike sian veran nomon - kiel pedagogo? Kiamaniere disvolviĝis liaj ideoj de instruado kaj edukado? Kion li proponis koncerne klerigadon de sia popolo? - Provon de respondoj je tiuj ĉi demandoj oni penas doni en la libro. La vivon de H.L.D.Rivail ĉirkaǔvolvas forgeso - parte celita de li por protekti diversajn personojn, kaj aliflanke provokita kvazaǔ nature de liaj malpli fruaj grandsukcesaj publikigaĵoj kaj agado destinitaj al aferoj, pri kiuj oni ĝenerale ne parolas en lernejoj. Tamen por imagi kompletan silueton de la persono konata al ĉiuj simpatiantoj de spiritismo, necesus pli detale ekkoni la vivperiodon de H.L.D.Rivail antaǔ publikigo de la „Libro de la Spiritoj” - la vivperiodon dediĉitan precipe al larĝe komprenata pedagogia laboro - plenumado de instruistaj kaj edukistaj taskoj, verkado de fakaj libroj kaj artikoloj ligitaj kun profunda pripenso de koncernaj problemoj.en_US
dc.language.isootheren_US
dc.publisherEditora Comeniusen_US
dc.rightsUznanie autorstwa-Użycie niekomercyjne-Bez utworów zależnych 3.0 Polska*
dc.rights.urihttp://creativecommons.org/licenses/by-nc-nd/3.0/pl/*
dc.subjectKardecen_US
dc.subjectpedagogioen_US
dc.subjectEsperantoen_US
dc.subjectspiritismoen_US
dc.subjectspirytyzmen_US
dc.subjectfilozofiaen_US
dc.subjectedukacjaen_US
dc.titleRivail kaj edukado. Pedagogiaj ideoj kaj aktivado de la kodiginto de spiritismo.en_US
dc.title.alternativeRivail i edukacja. Pedagogiczne idee i działalność kodyfikatora spirytyzmuen_US
dc.typeBooken_US


Pliki tej pozycji

Thumbnail
Thumbnail

Pozycja umieszczona jest w następujących kolekcjach

Pokaż uproszczony rekord

Uznanie autorstwa-Użycie niekomercyjne-Bez utworów zależnych 3.0 Polska
Poza zaznaczonymi wyjątkami, licencja tej pozycji opisana jest jako Uznanie autorstwa-Użycie niekomercyjne-Bez utworów zależnych 3.0 Polska