Streszczenie
Kia estis A.Kardec - aǔ pli ĝuste Hippolyte Léon Denizard Rivail, ĉar tiam li portis publike sian veran nomon - kiel pedagogo? Kiamaniere disvolviĝis liaj ideoj de instruado kaj edukado? Kion li proponis koncerne klerigadon de sia popolo? - Provon de respondoj je tiuj ĉi demandoj oni penas doni en la libro.
La vivon de H.L.D.Rivail ĉirkaǔvolvas forgeso - parte celita de li por protekti diversajn personojn, kaj aliflanke provokita kvazaǔ nature de liaj malpli fruaj grandsukcesaj publikigaĵoj kaj agado destinitaj al aferoj, pri kiuj oni ĝenerale ne parolas en lernejoj. Tamen por imagi kompletan silueton de la persono konata al ĉiuj simpatiantoj de spiritismo, necesus pli detale ekkoni la vivperiodon de H.L.D.Rivail antaǔ publikigo de la „Libro de la Spiritoj” - la vivperiodon dediĉitan precipe al larĝe komprenata pedagogia laboro - plenumado de instruistaj kaj edukistaj taskoj, verkado de fakaj libroj kaj artikoloj ligitaj kun profunda pripenso de koncernaj problemoj.